Uzantaj iloj

Retejaj iloj

kanto_pri_mamuto

kanto pri mamuto

Teksto

Iris tra arbaro la mamuto bona,

Ĝuis liberecon, stumblis pro la ŝtono.

Muĝis pro doloro, kaj eksvingis voston

Kuris eksaltante, frapis sian rostron

Refreno:

Ho danĝera ŝtono, ŝtono sur la voj'

Se ni piedpremos ĝin

Estos oj-oj-oj… (2-foje)

Olda onĉjo Toma iris sur vojeton

Stumblis pro la ŝtono, rompis la piedon

Koleriĝis Toma, pro sortaĉo tia

Reen li ekkuris, - rompis la alian

Refreno

La arĥeologo, la maljuna avo,

Trovis la mamuton, en fosita kavo.

Li eksaltis ĝoje apud tia predo, -

Stumblis pro la ŝtono, restis sen piedo.

2-foje:

Ho, ĉi-tiu ŝtono

ĉe vojturno kruta!

Gardu la piedojn

Homo kaj mamuto.
kanto_pri_mamuto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)