Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kantoj_vi

Kantoj vi

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloSpievanky, spievanky
MIDIkantoj_vi.mid

Teksto 1

El 'Kantoj por ĝojo', eldonis KAVA-PECH, 2003. Publikigita en revuo “Rondo Familia”, n-ro 10, 2003.

D
Kantoj vi, de kie
A
iam vi devenis?
Ĉu el ĉiel' vi falis,
Em A7 D
ĉu l'arbar' vin kreis?

Nek el ĉiel' ni falis,
nek arbar' hejmlando,
el animoj junaj
kreskis ĉiu kanto.

Kantu nun jubile,
kantu vi, birdeto,
kun plezur' ni kantos
kune sur vojeto.

Teksto 2

Kantoj vi, de kie iam vi devenis?
Ĉu el ĉielo falis, ĉu l’arbaron plenis?

Nek el ĉiel’ ni falis, nek arbar’ hejmlando,
el animoj junaj kreskis ĉiu kanto.

Kantu nun jubile, kantu vi, birdeto,
kun plezur’ ni kantos kune sur vojeto.

Teksto 3

De kie vi venis, kantoj miaj karaj?
Ĉu vin ĉiel’ naskis aŭ valoj arbaraj?

Ne en la ĉielo, nek en val‘ arbara,
ni naskiĝis en la koro junulara.

Ne el la ĉiel‘ ni, nek el arbar‘ venis,
sed nin gejunuloj el kor‘sia prenis.

kantoj_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)