Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kapon_en_la_sablo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kapon en la sablo

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Karolina/Karmao)

Akordoj

:Gm Cm F7 Bb D7 Gm Cm D7 Gm D7 Gm
Gm Cm F7 Bb D7 Cm Gm D7 Gm D7 Gm
Cm Gm F7 Bb D7 Eb Cm D7 Gm D7 Gm:

Cm F7 D7 Gm Eb Cm D7 Gm D7 Gm

Teksto

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
kapon en la sablo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
blindemuloj,
etaj nuboj
zorgoj pri maldaŭropova evolu’

Ho, amiko,
la statistiko
montras ke ni marŝas al malben’
Ĉu hezito
aŭ evito savos nin de la raven’

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
manon en la poŝo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
profitantoj,
naftaj kluboj
ligoj al maldaŭropova evolu’

Ho, amiko,
la politiko
kulpigas nin
kaj ĝin kulpigas ni
Ĉu bonguste
aŭ nur juste eĥos nia lasta kri’

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
kapon en la sablo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
blindemuloj,
etaj nuboj
zorgoj pri maldaŭropova evolu’

Ho, amiko,
kontraŭ logiko
kuras ni malgraŭ nia kompren’
ĉu teĥniko
aŭ liriko 
savos nin de la raven’?

kapon_en_la_sablo.1350129575.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)