Uzantaj iloj

Retejaj iloj


karteta_dometo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Karteta Dometo

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Teksto

Kie mirakle bluetas mont',
kie el tero fluas la font',
tie karteta staras domet'
kaj tie vivas kun la kviet'

Refreno:

plumo, inkujo, kudrilo, faden',
novaj fabeloj kaj olda kamen',
amikaj kantoj, freŝakvo en tin'
kaj ankaŭ mi en fin'.

Se, mia frato, trafos vin plag',
se pelos vin nebula tag',
frapu la pordon kaj knaros ĝi,
tuj malfermiĝos kaj scios vi pri

Refreno

Degelas tempo, degelas stel'
kaj vivo ŝajnas la bagatel'.
Foriras homo, poste la nom',
restas nur mia karteta dom',

Refreno


kaj ankaŭ mi en fin',
kaj ankaŭ mi en fin',
kaj ankaŭ mi en fin'.

karteta_dometo.1174645048.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)