Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | B. Wallek-Walewski |
---|---|
Teksto | T. Piotrowski |
MIDI | kiam_mi_venos.mid |
Atendu min vesperan horon,
Mi venos, ho, knabin',
Alpremu min al via koro,
Neniu vidu nin.
La steloj nur rigardos helaj,
Kaj la mortanta tag'.
Sur nian amon dolĉan, belan,
Sen' vortoj kaj sen ag'.
Ĉirkaŭe aŭdu nin neniu,
Parolu per silent',
Okuloj sole ekradiu
Per plej belega sent'
Al vi mi venos…