Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_tra_urbo_marsxas_la_soldatoj

Kiam tra urbo marŝas la soldatoj

E-tekstoWally Cuno
Origina titoloWenn die Soldaten durch die Stadt marschieren

Teksto

Kiam tra urbo marŝas la soldatoj,
Knabinar' malfermas fenestrojn en la stratoj.

Refreno

Pro kio? Pro tio!
Ja nur pro la ĉinderasa, bumderasasa!

Brilaj butonoj, dukolora drapo
Kaŭzas konfuzon en knabina kapo.

Refreno

Pecon da rostaĵo, glason da vino
Donas al soldatoj ĉiu knabino.

Refreno

Kiam en militon iras la soldatoj,
Ploras knabinoj pro siaj amatoj.

Refreno

Soldatar' revenas post militofino:
Edzon jam havas ĉiu knabino.

Refreno

Ĉu vi min ne amas plu? Ĉu vi do forgesis,
Kiel iam min vi ame karesis?

Refreno

kiam_tra_urbo_marsxas_la_soldatoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)