Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kie_estas_vi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kie estas vi?

MuzikoMartin Wiese
TekstoMartin Wiese
KantasMartin & la talpoj

Teksto

La lumoj de aŭtoj kuras tien kaj re'
La pneŭoj susuras sur la aŭtoŝose'
Mil voĉoj babilas en la cerbo kaj sang'
Mi volas paroli, sed mutas la lang'

Niaj korpoj nun tremas en malvarmo kaj vent'
Nia viv' estas domo sen fundament'
Ĉu am' estas forto eterna, sen lim'
Aŭ ĉu eble la ido de potenco kaj tim'

En la kapo susuras eterna problem'
Ĉu estas mi sola, ĉu mi estas mi mem?
Ĉu ekzistas la kerno, la koro, la Mi
Aŭ cu estas interne nur granda neni'?

Kie estas vi?
Kie estas vi?
Kie estas vi?
Kie estas vi nun?
Kie estas mi nun?
Kiu estas mi nun?

Eksteraj ligoj

kie_estas_vi.1550076794.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)