Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiel_mirinda_mond

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kiel mirinda mond'

MuzikoGeorge_David_Weiss, Bob THIELE
Esperanta tekstoPablo BUSTO
Esperanta plenumoPablo BUSTO
Tipoadapto
Originala nomoWhat a wonderful world
Originala tekstoGeorge_David_Weiss, Bob THIELE
Originala plenumoLouis ARMSTRONG

Estis prezentita enkadre de projekto Muzikumejo.

Teksto

Belas verda herb'
kaj ruĝa flor'
Kreskiĝas ili;
ĝuas la kor'.
Kaj mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!

Sur blua ĉiel'
nubo blankas,
Suno benas,
Luno sanktas.

Kaj mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!

Koloroj el naturo
videblas en ĉielark'
kaj ankaŭ sur vizaĝoj
de homoj sur la strat'
Dirante “kiel vi fartas?”
amikoj salutas sin,
sed fakte ili diras:
“Mi amas vin!”

Aŭdas mi bebojn plori
ofte sen ĉes'
Ili tre lernos, do
venos monda progres'
Kaj mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!

Jes, mi pensas silente:
kiel mirinda mond'!

Eksteraj ligoj

kiel_mirinda_mond.1572613105.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)