Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Mikuláš SCHNEIDER - TRNAVSKÝ |
---|---|
Origina titolo | Čože je to za prekrásne vtáča |
E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
---|---|
Kantas | Qexteto Esperanto |
Kies estas la belega birdo, kiu paŝas en la pastra korto?
[: Tie en granda kot’ ŝi paŝas, piedojn ŝiajn bot’ ne kaŝas,
piedojn ŝiajn bot’ ne kaŝas, ho, mizera sorto. :]
Se la bela birdo mia estus, parojn du da botoj mi aĉetus
[: por ŝia propra uzo paron, l’alian nur por silentigi
l’alian nur por silentigi la enviantaron. :]
E-teksto | Ľudovít IZÁK |
---|
Kies estas la belega birdo,
kiu paŝas sur la pastra korto?
Tie en granda kot’ ŝi paŝas,
piedojn bot’ ŝiajn ne kaŝas,
ho, mizera sorto!
Se la bela birdo mia estus,
mi botetojn al ŝi tuj aĉetus,
por plezur’ ŝia unu paron,
alian nur por silentigi
la enviantaron.