Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kio_estas_via_celo

Kio estas via celo?

Muzikomelodio de: Ja, vi elsker dette Landet
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Kio estas via celo,
esperanta hom',
en la nuna mondmalhelo ?
Ĉu vi en la nom'
de tutmonda paco revas
pri la harmoni'?
/: Ĉu ne en la mondo devas
agi, agi ankaŭ vi? :/

Kamarado, ĉu vi scias,
kien iras vi?
Ĉu vi en la horo krias
laŭ la melodi'
de potenco kaj „feliĉo” —
membro de soci'
/: sub la sankta superstiĉo —
kion, kion kredas vi? :/

Kion amas vi, amiko?
Ĉu en via kor'
loĝas amo al tekniko
kaj la ruĝa or'?
Ĉu vi revas pri profito
laŭ de l’ mond' regul' —
/: sed en vi la vivspirito
estas, estas nur fremdul'? :/

Necesegas la espero
al la homa kor';
sed pli grava estas vero,
al la viv' trezor'!
Kiel roko por la domo
taŭga fundament'
/: estas vero por la homo
kaj la, kaj la| homa gent'! :/

Se la veron vi aŭskultas,
sed en via kor'
kun idoloj vi adultas
dum la taglabor',
vi la vivan leĝon rompas,
regas vin la sort';
/: je la vivo vi vin trompas,
restas, restas nur la mort'! :/

Malfermiĝu la okulo,
aŭdu la orel'!
Sin forigu la nebulo,
brilu nia cel'!
Anoj de la verda stelo,
kien montras ĝi?
/: Kie estas la ĉielo? —
En la, en la kor' de vi! :/

kio_estas_via_celo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)