Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiu_do_arbaro_vin_alte_kreis_tiel_bela

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kiu do, arbaro, vin alte kreis tiel bela?

AŭtoroJoseph von Eichendorff (1837)
E-tekstoBernhard Lösche
Origina titoloWer hat Dich, Du schöner Wald

Teksto

Kiu do, arbaro, vin
Alte kreis tiel bela?
Mi la majstron per kant' hela
Laŭdos ĝis la voĉa fin'
Kore mi, kore mi,
Kore mi salutas vin!

Mond' malsupra kaŝas sin;
Supre pace sin satigas
Cervoj; ni malproksimigas,
Kornludante laŭte, nin
Kore mi, kore mi,
Kore mi salutas vin!

Laŭ la juro, kiu nin
Unuigis en arbaro,
Daŭru ni, fidela, nia aro,
Ĝis la lasta kanta fin'.
Gardu Di', gardu Di',
Gardu Di', arbaro, vin!

kiu_do_arbaro_vin_alte_kreis_tiel_bela.1295565119.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)