Uzantaj iloj

Retejaj iloj


klementajn

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Klementin / Klementajn

E-tekstoH. W. Holmes

Usona popolkanto, prilaborita de A.Vizgirdas. Estas konataj 2 diversaj traduk-versioj.


.

Teksto - 1

En kaverno, en kanjono laborante je la min'
vera mastro estis patro de filino Klementin.

Refreno:

Mia kara, mia kara, mia kara Kelementin,
vi perdiĝis por ĉiame, bedaŭrinde Klementin.

Elefante tre gracia delikata pezulin' ,
pakaĵkesto taŭga vesto por pied' de Klementin.

refreno

Anasidojn al la akvo ŝi kondukis laŭ rutin' ,
Falis glite, kaj subite subakviĝis Klementin.

refreno

La vezikoj el la buŝo bobelsone tiris sin,
mi kuraĝas sed ne naĝas, tiel dronis Klementin.

refreno

Teksto - 2

En kanjono ĉe la mino esti povas kie ajn,
Labormastro estis patro de l' filino Klementajn.

Refreno:

Mia kara, mia kara, mia kara Klementajn,
Malaperis por ĉiame, bedaŭrinde Klementajn.

Elefante ŝi gracias pezas kvazaŭ longa trajn'
Granda kesto - taŭga vesto por pied' de Klementajn.

refreno

Anasidojn al rivero kondukante laŭ verŝajn'
Falis glite kaj subite subakviĝis Klementajn'

refreno

Savi endis amatinon. riska tamen - tiu gajn'!
Mi kuraĝis, sed ne naĝis, tiel dronis Klementajn'.

refreno
klementajn.1610971425.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)