Uzantaj iloj

Retejaj iloj


koimbra_balado

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Koimbra Balado

MuzikoFernando Machado SOARES
Esperanta tekstoAntónio MARTINS-Tuválkin
Tipotraduko
Originala tekstoFrancisco Bandeira MATEUS

Koimbra fado publikigita en 1958. Konata portugallingve per la unua verso Coimbra tem mais encanto, la originala titolo estas Balada da Despedida do 6.º ano Médico (= Adiaŭbalado de la Medecinstudentaj Sesa-jarkursanoj; foje misnumere kiel kvina).

Nekonfuzenda kun Coimbra é uma lição de amor, simil-titola kaj -tema fado el 1947 de Raul Ferrão (muz.) kaj José Galhardo (poe).

Teksto

Refreno:

Koimbro plej ĉarme sorĉas
la tagon de la foriro
ĉar larmoj el mia ploro
lumigas ĝin suveniro…

Ne pretendu trompi min
per via korpo belforma
ĉar venas post luna bril’
plej tenebra nokto ŝtorma…

Refreno

Mi preferus esti gaja
kaj trompi vin, ho angoro
sed la saŭdado sinceras
se profundas amdoloro…

Refreno

Eksteraj ligoj

koimbra_balado.1524061456.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)