Uzantaj iloj

Retejaj iloj


komandantocxeguevara

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĝis l'eterno, komandanto!

  • Fama kanto de la kuba revolucio, omaĝa al partizano Che Guevara (ĉe gevara)

Teksto

Amon vi konstante vekis
dum evento historia
kiam la kuraĝo via
sieĝon al la morto metis.

Refreno:

Ĉi tie postrestas la klara,
daŭre brila ja la spuro,
de via plej kara figuro
Komandanto Che Guevara.

Glore pafas via mano
al la histori' amara
vekiĝinte Santa Clara
laŭdas vin, la partizano.

Refreno

Forbruligas vi la brizon
per printempaj sunoj ardaj
kaj ridetoj viaj varmaj
lume frontas ĉian krizon.

Refreno

Via am´ revolucia
novan revon nun alvokas
kie fratoj vin kunvokas
tien iras brako via.

Refreno

Daŭre sonos nia kanto
Kvazaŭ vi ĉi tie staras
kun Fidelo ni deklaras:
Ĝis l'Eterno, Komandanto!

Refreno

Eksteraj ligoj

komandantocxeguevara.1453991961.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)