Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Tradicia nederlanda kanto |
---|---|
Esperanta teksto | Rogier Huurman |
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Tradicia nederlanda kanto (In die grote stad Zaltbommel) |
Tiu ĉi kanto estis verkita kaj prezentita dum IJK 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakujo. Ĝi prikantas kutimajn kaj nekutimajn okazaĵojn dum komitatkunsidoj de TEJO.
Ĉiujare dum tri tagoj (tagoj) G Am
la senĉesa diskutad' (ad', ad', ad') D7 G
Vortoj gravas pli ol agoj (agoj) Am
en la TEJO-komitat' (at', at', at') D7 G
Kun grandega malrapido (ido) C
pasas nia komitatkunsido D7 G
Ni diskutas pri akuzativoj C
ĝis la nokto- noktofin', fin', fin' D7 G
Iu freŝa komencanto (anto)
jam tuj reprezentas DEJ (dej, dej, dej)
apenaŭ konas Esperanton (anto)
tamen entuziasmas plej (plej, plej, plej)
Kun grandega malrapido (ido)
pasas nia komitatkunsido
Ni diskutas pri akuzativoj
ĝis la nokto- noktofin', fin', fin'
Laca TEJO-volontulo (ulo)
respondecas pri la pro-to-ko-lo
tamen vortojn skribis nulo (nulo)
kaŝas botelon da al-ko-ho-lo
Kun grandega malrapido (ido)
pasas nia komitatkunsido
Ni diskutas pri akuzativoj
ĝis la nokto- noktofin', fin', fin'
La voĉdonkomisiono (ono)
nombras kontraŭojn kaj por, por, porojn
Sindetenas du trionoj (ono)
la elekto daŭras hor', hor', horojn
Kun grandega malrapido (ido)
pasas nia komitatkunsido
Ni diskutas pri akuzativoj
ĝis la nokto- noktofin', fin', fin'
Fine dum la ceteraĵoj (aĵoj)
peto pri la regular' (ar', ar', ar')
Ni diskutos pri la detalaĵoj
en retlisto dum la jar' (jar', jar', jar')
Kun grandega malrapido (ido)
pasas nia komitatkunsido
Ni diskutas pri akuzativoj
ĝis la nokto- noktofin', fin', fin'