Uzantaj iloj

Retejaj iloj


konfidu_kaj_vidu

Konfidu kaj vidu

Esperanta tekstoOskar BREDDERMANN
Tipotraduko
Originala titoloEs hat ein Bauer ein schöncs Weib

Teksto el “Des Knaben Wunderhorn”

Teksto

Edzinon havis la kamparist',
Al hejmo emis ŝi
Ŝi diris ofte al sia edz':
La tempo alvenis por vi,
Por ke vi veturu al fojn'.

Tre stranga, pensis la ruza vir',
Do estas ŝia parol'.
Mi staru kaŝe ĉe l' dompordeg'
Je ŝia fidel' la kontrol',
Kaj diros, mi estas al fojn'.

Ŝtelire venas la rajdservist'
Kaj rekte al juna edzin'.
Ja tre afable salutas ŝi.
Kaj ĉirkaŭprenadas lin.
La edzo veturis al fojn'.

Ĉe l' zono li ekprenis ŝin,
Kaj svingis ŝin de l' ter'.
La edzo kaŝe ĉe l' dompordeg'
Elpaŝis kun granda koler':
Mi ne veturis al fojn'.

Ho bona, kore amata edz',
Pardonu pro mia fiag'.
Mi volas karesi kaj ami vin
Dum nokto kaj ankaŭ dum tag'.
Mi pensis, vi estas al fojn'.

Kaj se eĉ veturinta mi
Al fojno aŭ al gren'.
Neniam rajtas ami vi
Alian tiel sen ĝen'.
Veturu diablo al fojn'!

Kaj kiu kantis tion ĉi,
Ekkantos ofte ĝin.
La rajdservisto estas li.
Garbaro nun ŝirmas lin.
Li ankaŭ veturas al fojn'.

konfidu_kaj_vidu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)