Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kontakto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kontakto

Teksto

Kontakto estas unu el la plej bele
presitaj gazetoj{ de la esperanto-movado}. verkita kaj redaktita
de junuloj, ĝi esploras plej diversajn
temojn -

komunikado, homa medio, nuklea teknologio,
lingvaj kaj sociaj demandoj, arto,
edukproblemoj, junularaj movadoj,
aktualaj eventoj ktp.

ĝi ignoras la rutinajn movadajn
novaĵetojn kaj traktas nur la plej
larĝajn aspektojn de Esperanto kaj
ĝia movado, emfazante la rilaton
inter ili kaj la pli larĝa mondo.

Kontakto preferas aperigi originalan
materialon, kaj tradukojn aŭ sintezojn el
nacilingvaj gazetoj kun limigitaj disvastigoj.

pro la internaciaj redaktado kaj distribuo
(kun legantoj en 46 landoj) eblas
kunvenigi kontribuojn pri difinita
temo el pluraj landoj kaj kulturaj
vidpunktoj. Kontakto celas ekspluati
sian internaciecon.

Kontakto aperas kvarfoje jare, kaj ricevas
ĝin ĉiu membro de TEJO/UEA malpli ol 26-jara,
krome patronaj membroj de TEJO; sed
ankaŭ eblas aparte aboni ĝin.{ abonu ĝin abonu ĝin}
vidu la kotiztabelon dorsflanke.

legu, ĝuu, spertu la nekompareblan kontakton.

kontakto.1172595382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)