Uzantaj iloj

Retejaj iloj


koro

Koro

Kanto el populara sovetia muzika filmo “Gaja kompanio”, kie kantas Leonid Utjosov.

Teksto

Tre multas belaj knabinetoj,
tre multas homoj de kares'.
Sed sola ŝi sur la planedo
ĝojigas vin por ĉiam - jes! -
sen fin', sen ĉes'.
Subite venos amo jena
dum ĝin eĉ ne esperas ni.
Kaj sorĉe lumas nokta luno
kvazaŭ bela fantazi',
kaj kantas ni -

Koro, vi ĉiam estas malkvieta,
koro, tre bonas vivo sur la ter'.
Koro, mi dankas vin pro via peto
kaj povo ami kun tia forto kaj sincer'!
koro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)