Uzantaj iloj

Retejaj iloj


koro_denaska



Koro Denaska

Teksto

Sub la tabl', kun afablo, kunsente…
… alfrontas min petolkabin';
Ĝuste kiam tre klere mi pensis
kiel senti voĉon senfin'!

Kiam voĉo estas ie, kapo tie, korpo alie…
Jen la kapo estas ie, voĉo tie, korpo alie!
Kiam korpo estas ie, voĉo tie, kapo alie…
Jen la kapo estas ie, korpo tie, voĉo alie!

Voĉe, kapa korpo korpa voĉ'…
Korpe, kapa voĉo voĉa korpo…
Kape voĉe korpo, korpa voĉo, kapa korpo…
Korpe, kapa voĉo, voĉa kor'…

Voĉo

Vi sentu aferon, miksas la teron,
Vi diru per la tuta korpo!
Sentas la tremon, kantas la premon,
Faru vi la novaĵon!

Koro denaska… ne povas diri ion sen la kora melodio
kiam sentas do la senton kun la penso pri la voĉo ajna!
Voĉo pli hasta… se l' parolo diras ion sen la kora
melodio, do pensaĉa misterio perdas korpan kunscion…
certe sentos vi la fion pri la misa sintonio
de la kerna melodio kun la viva simpatio!

Alifoje ekde la 2-a strofo

koro_denaska.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)