Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kovru_panjo_kapon_vian

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kovru, panjo, kapon vian…

Originala titoloÉdesanyám, kössön kendőt…
MuzikoHungara kanzono
Teksto kaj muzikoDóczy József
TradukisAntono SAMAK
MIDIedesanyam_koessoen_kendot.mid

Teksto

Kovru, panjo, kapon vian per la silka tuko,
Iru al knabin’ plej bela ĉe la vilaĝfino,
Diru al knabin’ plej bela, mi edziĝus al ŝi,
Kaj demandu, ĉu ŝi volas edziniĝi al mi!

Ĉi knabinon, ve, delasu kara mia filo,
Ŝi ne indas je kor’ via kaj via animo,
Ja ŝi diris, ke pli bela, pli bona ŝin volus,
Kor’ doloras, panjo mia, por ŝi, ho, mi mortus.

Hungara teksto

Édesanyám kössön kendőt, selymet a fejére,
Menjen el a legszebb lányhoz a falu végére.
Mondja meg a legszebb lánynak, el akarom venni,
Kérdezze meg, akar-e a feleségem lenni!

Édes fiam azt a kislányt verd ki a fejedből.
Nem érdemli, hogy te szeresd szívedből, lelkedből.
A minap is azt üzente: szebb is, jobb is kérte,
Édesanyám, fáj a szívem, majd meghalok érte.

kovru_panjo_kapon_vian.1594059776.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)