Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kredu_venos_bona_tag

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kredu, venos bona tag'

Esperanta tekstoJ. Murjxan
Tipotraduko
Origina tekstoR. Klacxkin

Teksto

La sort' devigas nin militi,
Do mi troviĝas for de l' hejm'
Vi, tamen, volu min inviti
Al nia eta kuirej'.

Ke tuj aperu glas' da vino,
Sur loko kiun ŝatas mi,
Imagu ke, laŭ la kutimo,
Ĉe l' tablo sidas mi kun vi.

Refreno:

/:Kredu, venos bona tag'…
Mi promesas ĝin al vi,
Vin karesos mia brak' -
Flugos for la apati':/

Dum bojas faŭkoj de l' kanonoj
Ĝemegas la mortig-maŝin' -
Min tiam portas la rezonoj
Al vi, fratino-amikin'.

Mi scias do: ne estas vana
Batali, malgraŭ l' alta prez',
Ke tiel povos min almenaŭ
Ĝuigi, foje, hejma nest'…

Refreno

kredu_venos_bona_tag.1446642008.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)