Uzantaj iloj

Retejaj iloj


krip

La Malespero

MuzikoRadiohead
Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Agata Cichocka
Esperanta plenumoLa Kripoj
Tiponova teksto
Originala plenumoRadiohead (Creep)

Originale tiu ĉi kanto nomiĝas La Malespero, tamen multaj pli bonas ĝin kiel Krip'. Roĉjo kaj Agata, kune sin nomantaj La Kripoj, prezentis tiun ĉi kanton dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) dum pasko 2013. Ĝi kontribuis al la populariĝo de la vorto kripo.

Teksto

Mi sidas en trinkej’
Kaj neniu vidas min
Vi estas dancanta
Mi admiras vin
Mi ne havas kuraĝon
por diri al vi
ke vi estas tiu
kiun mi deziras

(sed)
Mi estas krip’
trajnŝatatanto
kaj mi volus kisi vin
dum estas Bambo

Ĉu vi ludos kun mi?
en Ticket to Ride
dumtage vi atentas
sed ne dum dancad’
Mi havas dekmilon
da fotoj de vi
Jes vi estas tiu,
kiun mi deziras

Mi estas krip’
trajnŝatatanto
kaj mi volus ami vin
en Esperanto

Ne timu amon mian
Ne timu ĝin
Ne, ne, ne, ne
Ne

Mi en Vikipedio
verkas paĝon pri vi
Ĉar vi estas tiu,
kiun mi deziras

Mi estas krip’
trajnŝatatanto
kaj mi volus ami vin
en Esperanto
aŭ Tokipono

En June kaj kune

En la muzikalo June kaj kune pli mallonga versio de tiu ĉi kanto aperas, kantita de 'Dilan'.

Krip' dum IJK 2022

Teksto

Mi sidas en gufuj’
Kaj neniu vidas min
Vi estas ridanta
Mi admiras vin
Mi ne havas kuraĝon
Por diri al vi
Ke vi estas tiu
Kiun mi deziras

Sed mi estas krip’
Trajnŝatanto
Kaj mi volus kisi vin
Dum estas bambo

Mi en vikipedio
Verkas paĝon pri vi
Ĉar vi estas tiu,
Kiun mi deziras

Mi estas krip’
Trajnŝatanto
Kaj mi volus ami vin
En esperanto
Aŭ tokipono

krip.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)