Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kuirejon_mi_rapidis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kuirejon mi rapidis

Muzikopopola melodio
TekstoSándor Petőfi
E-tekstoKálmán Kalocsay
Origina titoloBefordultam a konyhára
MIDIkuirejon_mi_rapidis.mid

Teksto

Kuirejon mi rapidis,
Mi la pipon ekbruligis
Estus mi ekbrugilinta,
Se ne estus ĝi brulinta.

Mia pipo brulis bone
Mi ne tiali iris, ho ne.
Mi eniris, ĉar mi vidis,
Ke knabino tie sidis.

La aminda fajron faris.
Jam la fajro gaje knaris.
Sed pli grandaj, brilaj bruloj
Estis ĉe ŝi, en okuloj.

Alrigardis ŝi serene,
Kaj ensorĉis ŝi min plene.
Estingiĝis pip' brulanta
Kaj ekbrulis kor' dormanta

Titolo 2

Kuirejon mi eniris

Kuirejon mi eniris,
Pipon fajri mi deziris,
Jes, mi fajrus ĝin per ŝtipo,
se ne brulus mia pipo.

Tiu pipo brulis bone,
Mi ne tial iris, ho ne.
Belulino tie sidis,
Iris mi, ĉar ŝin mi vidis.

La aminda fajron metis,
Ŝipoj flagre jam kraketis,
Sed pli grandaj fagraj bruloj,
Estis ĉe ŝi en okuloj.

Ŝi min alrigardis arde
Certe sorĉis min rigarde.
Brula pipo endormiĝis,
Dorma koro enflamiĝis.

(tradukinto nekonata)

kuirejon_mi_rapidis.1446642124.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)