Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Konrad ROTTER |
---|---|
E-teksto | Ferdinand PFEIL |
Origina titolo | Mit de Sträußchen am Hute |
Kun floroj sur ĉapo, kun forta baston',
Migranto marŝadas laŭ sorta ordon';
En urboj kaj landoj li estas nomad',
Li devas foriri sen longa restad'.
Violojn li vidas florantajn ĉe l'voj',
Migrulo paŝadas kun sento de ĝoj',
Lin ĉarmas momente la bona odor',
Sed tamen senhalte li migras jam for.
Ĉe alta ŝtonego jen paca domet',
Sub ombro de arboj en sankta sekret',
Ke tie mi loĝu! li pensas en kor',
Sed tamen senhalte li migras jam for.
Knabinon li vidas ĉe blanka betul',
Ŝi diras: Bonvenon, migranta junul'!
Ekplaĉas al li ŝia bela mien',
Sed tamen li migras sen ia reven'.
Dum vivo ĝojigas lin kelka ĝuad',
Per morto limiĝas la longa migrad',
Sunhelan junecon jam sekvas vesper',
Malofte lin ravis feliĉo de l' ter'.
fonto: Germana Kanttrezoro de Erk; C. F. Peters