Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kun_vi_iros_mi

Kun vi iros mi (Con te partirò, Time to say goodbye)

MuzikoFrancesco SARTORI
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Tipotraduko
Originala plenumoAndrea BOCELLI
Originala tekstoLucio QUARANTOTTO

Esperantigo de la itala kanto “Con te partirò”, prezentita de Andrea Bocelli ĉe la festivalo de Sanremo en 1994 kaj poste fariĝinta tutmonda sukceso, nelaste danke al la angla versio “Time to say goodbye”.

Teksto

Sen paroli, kiam mi solas,
revas mi kaj horizontospektas.
Jes, ja veras, ke mallumas ĉambro,
Kiam la suno mem forestas,
Se ne estas vi tie ĉi, kun mi.
Ekster fenestro,
Montru al ĉiuj mian koron,
kiun vi lumigis.
Enfermu en min
La lumon, kiun
Vi renkontis survoje.

Refreno:

Kun vi iros mi
Al landoj, kiujn neniam
Antaŭe mi vidis kun vi,
nun mi veturu tien.
Kun vi iros mi
Per ŝipoj al maroj,
Kiuj en la ver’
Ne ekzistas, nenie estas plu,
Kun vi mi iros tien.

Kiam vi estas malproksima,
Spektas mi senvorte horizonton.
Kaj mi scias,
ke vi estas tie, kun mi.
Vi, mia luno, estas tie kun mi.
Vi, mia suno, estas tie kun mi,
kun mi, kun mi, kun mi.

Refreno
Kun vi iros mi
Al landoj, kiujn neniam
Antaŭe mi vidis kun vi,
nun mi veturu tien.
Kun vi iros mi
Per ŝipoj al maroj,
Kiuj en la ver’
Ne ekzistas, nenie estas plu,
Kun vi mi iros tien.
Kun vi iros mi
Per ŝipoj al maroj,
Kiuj en la ver’
Ne ekzistas, nenie estas plu,
Kun vi mi iros tien.
Kun vi iros mi
Mi kun vi.
kun_vi_iros_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)