Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kursfina_kanto

Kursfina kanto

Muzikomelodio de: Er was een oorlogsschip
Esperanta tekstoA. v. d. STARRE
Tipoadapto

Por soprano (prefere tre juna knabino) kaj tenoro.
Ĉiun verson la soprano kantas unue, la tenoro due.

Teksto

Ni kantas al publik',
Ni kantas por amuzi vin, ni kantas pro muzik'.

Ni kantas pro la kant'.
Ne estas pli kantema par' en nia tuta land'.

Ni kantas pro ĉi fest'.
Kaj forte ni konsilas vin: Aŭskultu sen [protest'.

Ni kantas pri la fin',
De l' kurso kaj gratulas ni, al kiuj sekvis ĝin.

Ni kantas pri l' sukces'.
Scivolas, ĉu kursintoj nun aliĝos, ne aŭ jes.

Ni kantas pri valor'.
De forta Esperanto-grup', vi do ne restu for!

Ni kantas kun la cel',
Ja esperantistigi vin, ne gravas do: kiel?

Ni kantis; Jen la fin'!
Nun estas via vico jam. Ni kore dankas vin!

kursfina_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)