Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | József DINNYÉS |
---|---|
E-teksto | Raymond SCHWARTZ |
MIDI | l_almozulo.mid |
Ĉiutage kun vespero
Venas almozulo,
Kaj li staras longajn horojn
Ĉe la stratangulo.
Viro eble kvindekjara
Kun mizera masko,
Tial, ke kompaton veki
Estas lia tasko.
Ftiza tuso tamp’ al tempe
Skuas lian kapon,
Pli insiste li etendas
Grasmakulan ĉapon.
Li al bonaj virinetoj
Bruan dankon maĉas,
Post avaraj senkoruloj
Li indigne kraĉas.
Kaj senbrue malrapide,
Kiel li alvenas,
Li, parenc’ de noktaj ombroj,
Lame sin fortrenas…
Ĉiutage dum noktmezo
Brute sen kompato
Ŝiras min en sana dormo
Bruo sur la strato:
L’almozulo kun kolegoj
Dancas farandolon
Kaj ebriaj ili grakas
Venĝan karmanjolon.