Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_anser_de_marinjo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La anser’ de Marinjo…

Origina titoloBazsa Mári libája…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDI

En la video ĉi tiu kanto komenciĝas ĉe 2.38

.

La anser’ de Marinjo…

La anser’ de Marinjo
naĝis al river’ Tiso.
Paŝis ŝi post la birdo,
Malpuriĝis blanka jupo de
Manjo pro la ŝlimo…

En ĝardenon ni iru,
Sur la benkon eksidu,
Sub pomarbo ĉi-nokte
Lastan fojon kisos mi vin
Anĝeleto, tre longe.

Paperaĵ tri-folia,
Ĉi- knabino beleta;
Vane estas ŝi bela,
Se en balo falis ŝia
Blanka jupo solena.

Tiu ĉardo tre brua,
Manjo estas sveltalta;
Vane ’stas ŝi sveltalta,
Se en balo falis ŝia
Blanka jupo solena!

Bazsa Mári libája...…

Bazsa Mári libája,
Beúszott a Tiszába,
Kettőt lépett utána,
Sáros lett a Bazsa Mári
Fehér alsó szoknyaja.

Le a kertbe le, le, le!
Piros alma levele,
Piros alma levele,
Utoljára voltam nálad
Kisangyalom az este.

Három árkus papiros,
Úgy szép a lány, ha csinos,
Mit ér a csinossága,
Ha a bálba’ leesett a
Fehér alsó szoknyája!

Ez a csárda de hangos,
Bazsa Mári de gangos,+
Mit ér a gangossága,
Ha a bálba leesett a
Fehér alsó szoknyája.

+gangos: büszke tartású, délceg

la_anser_de_marinjo.1660069470.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)