Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_bardo_irlanda

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Teksto

Militon iris irlanda bard';
li frontante morton staris;
kun glavo, harpo kaj verdkokard'
por batalo sin preparis.
„Kantoland’” — deklaris li —
„la mond' vin perfidados.
Sed gardos vin per glavo mi,
per la harpo vin glorados!“

La bardo falis; al malamik'
li neniam ekgenuis.
Ne sonis plu lia harpmuzik',
ĉar la kordojn li detruis.
Kantis li: „Anim' de ver',
de amo kaj braveco,
muzikos vi nur en liber',
sed neniam en sklaveco!”.

la_bardo_irlanda.1301247432.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)