Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_cxielo_en_unu_cxambro

La ĉielo en unu ĉambro

Teksto
Muziko
Gino PAOLI
E-tekstoPier Vittorio ORLANDINI

Origina titolo: Il cielo in una stanza

Teksto

Dum estas vi kun mi
tiu ĉambro ĉi ne havas murojn sed arbojn nur
arbojn nenombreblajn.
Se mi sentas vin apud mi
jen, la plafon' viola ne, ne ekzistas plu
ĉiel' nun estas super ni
kiuj tie ĉi forgese restas
kiel se jam ekzistus plu
nenio en la mondo
buŝharmonika son' orgeno ŝajnas
kiu vibras por vi kaj mi
en la senlimo de l'ĉielo
por vi kaj por mi en ĉiel'.

la_cxielo_en_unu_cxambro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)