Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dana_gxardeno

La dana ĝardeno

Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Tipotraduko

Teksto

Ĝardenon belegan mi montros al vi.
Marbluas ĉirkaŭe, arbverdas en ĝi.
Kaj birdoj nestfaras en heĝo-florant'
kaj flugas matene aeren kun kant'.

Dum ondas la freŝa marblu-idili',
 emerĝas insulo ĉarmega el ĝi.
La maron plenigas impona ŝipar',
la landon orfruktoj kaj riĉa florar'.

Murmuras fonteto, fluetas river'.
Montetojn rondetajn karesas l' aer'.
Herbejo molegas. Ho! ĝuo de Di'!
Ludadi, kantadi, ridadi en ĝi'!

Knabinoj dancadas en brila florar' ,
sangruĝa, neĝblanka surbruste en par',
dum knaboj ludadas per harpo kaj glav',
kantante pri dana boneco kaj brav'.

Mi kredas - ne, scias - mi certas pri ĝi:
princ' estas en mondo ĉi belidili':
ĝarden' sur insul' , ĉirkaŭita de mar'.
Alvenu! Rigardu! Jen ĝia belar'.

La valoj! La kampoj! Marstrando en sun'
Ĝardeno! Arbaro! Kaj neĝblanka dun'!
Florar' en herbejo! Brilego ĉe strand'!
Danlando! Danlando! Ploranta girland'!

la_dana_gxardeno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)