Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dana_kanto

La dana kanto

Esperanta tekstoC. Graversen
Tipotraduko
Originala titoloDen danske Sang
Originala tekstoKai Hoffmann

Teksto

La dana kant' estas junulino
kantanta milde en nia land'.
Infan' ŝi estas de sonkombinoel fagoflustro kaj ondokant'.
La dana kant' tiel plensonoras
el glavo, ŝildo kaj sonoril',
ke al okul' kvazaŭ reekfloras
praulaj faroj en mitobril’.

Selanda ĉarm' kun jutlandpotenco
— mildeco kun malmolec' en lig' —
la kanton garnu, ke ĝia senco
akordu vere kun nia psik',
Pasantaj tempoj mildigas morojn,
sed tamen ŝtalo por lukt' kaj art'
necesaj restas, kaj niajn volojn
ŝtaligas pleje pratempa bard'.

Do kantu, danoj, la kor' jubilu
en propra lingvo: kantada son',
alaŭdoj kaj najtingaloj trilu
gvidante vin per fakula kon',
Sovaĝe kantas senbrida vento,
ĉestrande tondras giganta hor',
kaj gaje sonu el kampa tendo
kaj urba domo la kantsonor'.

la_dana_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)