Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_destin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La destin'

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Teksto

Kompatu, dioj, prenu ĝin!
Homa sin'
Enhavas sentojn nure kvin.

Ne, ĝis la fin'
Ĉiu rutin' fremdas min.

Dum nigra splen',
Aŭ ŝtorma vent' – male,
Amikoj cent'
Ne lasos min vani.

Firma uni'
De proksimaj al ni.
Ne timas mi,
Min timigas neni'.

Vide al Ter' alpremos mi koron –
Mia amik', ĉu pulsas ĝi fore?

Dorna voj' –
De l'trompoj kaj mensogoj ĉen'.
Kaj malĝoj'…
Sed mi ja tion volis mem.

Por frata rond' –
Mia kant', mia fort'.
Kaj en la kant' –
Mia logo kaj sort'.

Ho, mia ĝoj' kaj la malĝoj' kanta.
Dum vivovoj' mem venkos mi vanton.

la_destin.1446641984.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)