Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_diversaj_agxoj_de_l_homo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La diversaj aĝoj de l'homo

MuzikoJózsef DINNYÉS
MIDIla_diversaj_agxoj_de_l_homo.mid

Teksto

En supra ĉambro, lulo…lulo…
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo

Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo

Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo

Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo

Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo

Al ŝi li donas sian nomon
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo

Li tiam estas tre utila
Fortika vivo, kvankam vila:
Vilaĝo

Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo

P.S.
Mi ne apliku al virino
Ĝi tiun viv- kaj rimo-saĝon
Ĉar de l'komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo!

la_diversaj_agxoj_de_l_homo.1281887036.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)