Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dizertanto_lpg

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Nomo de kanto (Cxapelite)

MuzikoBoris VIAN
Esperanta tekstoLa Perdita Generacio laŭ inspiro de La dizertanto

Modernigita versio de konata franca kanto.

Teksto

Sinjoro prezident', mi skribas ĉi leteron,
vi prenu en konsideron
la vortojn tiujn ĉi.
Ricevis mi ordonon eniri la armeon,
akcepti la ideon
ke mole bombas ni.
Sinjoro prezident', ni ja malvolas vere,
ne paŝu ni surtere
por ies ajn konker'!
Tro longan tempon perforto nin delogis,
tro longe jam ni mensogis
ke ni pafas por liber’.

Mi vidis multe tro da homoj rifuĝintaj,
familioj disĵetintaj,
eksportoj de milit'.
Suferas la infanoj, dum kelkaj sin amuzas
kaj la militon uzas
por nafto kaj profit’.

Kiom da Abu Graiboj forprenas la animon,
forprenas memestimon,
eĉ rajton esti si.
Se sango vin allogas, nu verŝu vian sangon.
Vi havas altan rangon,
do ĝi valorus pli.

Mi morgaŭ estos for, ferminte mian pordon
fortranĉos mi la kordon,
kiu ligas min al vi.
Mi ŝvebos super bordoj, mi biciklos tra la mondo,
mi estos vagabondo,
al ĉiuj kantos mi:
“Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco!
Ne estu vi pajaco!
Vi estu frato, hom’!”
Sinjoro prezident', vi ne ricevos amen
se vi militus tamen
estas ne laŭ mia nom'.

la_dizertanto_lpg.1372236615.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)