Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dizertonto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La dizertonto

VerkisB. Vian
E-tekstoGeorges Lagrange
KantasĴak Lepuil

“La Dizertonto” estas fama kontraŭ-milita kanzono verkita franclingve de Boris Vian kaj eldonita en 1954 dum la Batalo de Dien Bien Phu. Ĝi estis unue kantita de Marcel Mouloudji, en 1954. Ĝi estis poste tradukita al multaj lingvoj kaj estis grava kontraŭ-milita kanzono de Joan Baez dum la Vjetnama milito.

En Esperanto diskoniĝis tri diversaj tradukoj:
– La unua estis de Georges Lagrange, rekte bazita sur la originala teksto de Boris Vian kaj eble entute la unua traduko de la kantoteksto al alia lingvo (1956). Ĝi kantiĝis fare de Ĵak Le Puil, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unu el la plej konataj esperantlingvaj kantistoj, kaj inkluziviĝis en la albumo Danĝera ul’ de 1978.
– La dua versio estas traduko de Renato Corsetti, multjara estrarano kaj de 2001 ĝis 2007 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj klare baziĝas sur la itallingva versio de Giorgio Calabrese kantata aparte de Ivano Fossati.
– La tria, alternativa versio estas traduko de Franko Luin.

Dum 2013 la muzikgrupo “La Perdita Generacio” esperante adaptis la kanton sub la titolo “La dizertanto” en la albumo Ĉiamen plu. [Fonto: laŭ vikipedio]

Teksto 1 – trad. Georges Lagrange

lepuil_dangxera_ul.jpg

Sinjoro Prezident’ - Mi skribas ĉi leteron,
kaj havas mi esperon, vi legos kun atent’.

Alvenis jen paper’ kun la ordon-invito,
foriri al milito, merkrede je l’ vesper’.

Mi diras sen rezon’ ke tion mi ne faros,
mi sur la ter’ ne staros por murdo de la hom’.

Ne ofendiĝu vi, se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas kaj tuj dizertos mi.

En mia juna aĝ’ formortis mia patro,
foriris mia frato kaj brulis la vilaĝ’.

Patrino pro sufer’ jam kuŝas en la tombo,
ne zorgas ŝi pri bombo, ne zorgas eĉ pri verm’.

Dum mia kaptitec’ jam oni la edzinon
forŝtelis kaj animon kaj la pasinton eĉ,

Jam morgaŭ sen prokrast’ fermiĝos mia pordo
al jaroj de la morto kaj fuĝos mi kun hast’.

En almoz-peta viv’ mi iros tra la mondo
mi estos vagabondo kaj diros re al vi:

“Rifuzu al buĉad’, rifuzu murd-inciton
ne faru vi militon, rifuzu al murdad' ”

Se fluu nun la sang’ - la propran do vi donos,
jen kion mi proponos, Sinjor’ de alta rang’,

Kaj se vi serĉos min, eksciu trup’ ĝendarma,
ke estos mi senarma: Ĝi pafu do sen tim’.

Teksto 2 – trad. Renato Corsetti

LA DIZERTINTO

En plena kapablo,
estimata Prezidanto,
mi skribas ĉi leteron,
kiun eble vi leĝos.
Ci tiu rekrutkarto
al mi rekte ordonas
foriri al milito
venontan lundon.
Sed mi ne estas ĉi tie,
estimata Prezidanto,
por mortiĝi homojn
similajn al mi.
Mi ne koleras kontraǔ vi,
mi diru parenteze,
sed mi nun jam decidis
mi estas dizertonta.

Min trafis nur malfeliĉoj
ekde kiam mi naskiĝis
kaj idoj kiujn mi kreskiĝis,
ploradis kun mi.
Miaj patro kaj patrino
nun jam estas subgrunde
kaj pri la milito
ili nepre ne zorgos.
Dum mia mallibereco
iu stelis al mi
mian edzinon, mian pasintecon
kaj mian plej belan aĝon.
Morgaǔ mi leviĝos,
fermos la pordon
antau mortintajn jarojn
kaj ekmarsis.

Mi vivos per almozo
sur stratoj de Hispanio
de Francio kaj Britio
kaj al ĉiuj mi krios
ke oni ne plu foriru
kaj oni ne plu obeu,
nur por iri morti
por ne gravas kiu.
Tial se necesos
sango ĉiakoste,
iru doni la vian,
se tio amuzas vin.
Kaj diru al siaj uloj,
se ili venos min ŝerĉi,
ke al mi ili povas pafi,
armilojn mi ne havas.

Teksto 3 – trad. Franko Luin

LA DIZERTINTO

Al vi en registaroj
mi sendas ĉi leteron,
vi prenu en konsideron
la vortojn tiujn ĉi.
Ricevis mi ordonon
eniri la armeon,
akcepti la ideon,
ke pafi estas bon'.
Mi tion ne obeos!

Ne estas mi sur tero
por ies ajn konkero
nek pafo de kunhom'!
Tro longan tempon jam
milito nin turmentis,
tro longe jam violentis
la homo kontraŭ hom'.

Dum miaj dudek jaroj
mi vidis patrojn morti,
patrinojn nigron porti,
infanojn en la plor'.
Suferas la patrinoj,
dum kelkaj sin amuzas
kaj la militon uzas
por gajno kaj profit'.

Al la militkaptitoj
forprenas vi l'animon,
forprenas memestimon,
forprenas ĉion ajn.
Se sango vin allogas,
vi verŝu vian sangon.
Vi havas altan rangon,
do ĝi valoros pli.

Mi morgaŭ estos for,
mi fermos mian pordon,
fortranĉos mi la kordon,
kiu ligas min al vi.
Mi iros inter homoj,
mi vagos tra la mondo,
mi estos vagabondo,
al ĉiuj diros mi:

“Vi uzu vian vivon!
Vi uzu ĝin en paco!
Ne estas vi pajaco!
Vi estas frato, hom'!”
Al tiu kruda mondo
plenplena da perforto,
mizero, sango, morto
ni diru kune: Ne!
Ni kriu kune: Ne!

la_dizertonto.1471808024.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)