Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dometo

La dometo

Esperanta tekstoCivitano
Tipotraduko
Originala titoloLa maisonnette Dalcroze

Teksto

Estas tie la dometo, tia, tia,
Blanka fumo flugas el la kameneto
Tia, tia.
Jen la fontaneto kaj la herbejeto,
Jen la ĝardeneto kaj la abieto
Tra la la la la la la la la,
Estas ĉio eta en la domet'.

Tiru ni sonorileton tian, tian,
Frotu la piedojn, iru en ĉambreton
Tian, tian.
Jen la du seĝetoj, ronda la tableto
Mira pianeto, mola lulileto
Tra la la la la la la la la,
Estas ĉio eta en la domet'.

Ni salutu Baroneton tian, tian.
Jen la edzineto, verda tualeto
Tia, tia.
Portas la steleton la baronineto
Babibulineto, esperantineto
Tra la la la la la la la la,
Estas ĉio eta en la domet'.

la_dometo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)