Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_domo

La Domo

Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Ie en infanaj revoj
Restis granda varma domo.
Tie loĝis la amikoj en fabela sorĉa mit'.
Regis tie la feliĉo,
Bonvenanta bonajn homojn.
Kaj ŝlositis la pordego
Por kvereloj kaj perfid'.

En gastema tiu domo
Loĝis la mirakloj multaj.
Oni venkis eĉ la morton kaj eterne vivis ni.
Kunlaboris por estonto.
Restis por ĉiamo junaj.
Ne dependis de la sorto la feliĉa kompani'.

Refreno:

Kien forkuregas jaroj?
Kial jam blankiĝas haroj?
Domo de infanaj revoj,
Vin memoras mia kor'.
Kie estas homoj karaj?
Kial sorto tiel faras,
Ke ĉi tempo kvazaŭ mevo,
Blanka mevo flugis for,
Tiu tempo flugis for.

Mi konscias, ke sufiĉe
stultas bebe fantazii;
Ne solidas ja por onklo strebi al
infana stel'.
Sed por mi ĉi dom' feliĉa
Restas kvazaŭ religio.
Kun amikoj ofte sonĝe loĝas mi
en ĉi fabel'.

Refreno
la_domo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)