Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_dua_lingvo

La dua lingvo

MuzikoMelodio de: Hr. Peder kasted' Runer over Spange
Esperanta tekstoE. Windeballe
Tiponova teksto

Teksto

Danlando, vi, patrujo kara, bela,
kun blua mar' kaj fagarbaro bela,
kun valoj kaj montetoj, herbejoj kaj kampar',
florplenaj ĝardenetoj, kantado de l’ birdar'!
Lando ĉarma kaj idilia,
vin tutkore, patrujo mia,
amas mi!

Popolo mia, dana familio!
Ligata estas mi al la nacio
per sango kaj animo, miljara histori',
per nia bela flago, — ĝin alte tenu ni!
per rideto kaj per humoro
amikecon de kor' al koro
kreas ni.

Gepatra lingvo mia, dolĉa, bela,
mi amas vin per amo plej fidela,
ĉar mian koron ligas per mil fadenoj vi
al homoj miaj karaj en hejmo kaj naci'.
Kara lingvo de la patrino,
de amato kaj amatino,
amu ĝin!

Kaj same ĉiu lando en la mondo
ja estas tia familia rondo.
Sed tamen ĉiuj homoj egalaj estas, ĉar
ni ĉiuj apartenas al sama la homar'.
Samajn sentojn ni en la koro
— amo, ĝojo, ĉagren', doloro —
havas ja.

En nia tempo trans la baroj limaj
la homoj ne plu estas malproksimaj:
Ŝipegoj, telegrafo, flugilo kaj radi'
mirindan interligon kreadis inter ni.
Tamen ĝi malperfekta estas,
ĉar ja malkompreniĝo restas
en la mond'.

Kaj tial duan lingvon ni bezonas,
la Zamenhofan lingvon, kiu donas
eblecon por kompren' inter homoj sur la ter',
ke regu inter ili nur fido kaj sincer'.
Jam ĝi vivas en nia rondo, —
inter homoj de l’ tuta mondo
vivu ĝi!

la_dua_lingvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)