Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fajfanta_cigano

La fajfanta cigano

E-tekstoReto ROSSETTI

Teksto

Trans monton alvenis fajfanta cigan'
Inter rivero kaj pino.
Kantante, ŝalmante li sorĉis al si
La koron de sinjorino.

A de du a de du da de
A de du ja sen fino
Kantante, ŝalmante li sorĉis for
La koron de sinjorino.

Ŝi lasis la patran kastelon jam,
Ŝi lasis beljunan amanton,
Ŝi lasis bienon kun servistar'
Por sekvi ciganan vaganton.

Velurajn robojn ŝi lasis do,
Ŝuetojn el ledo hispana.
Kantante, ŝalmante tra verda arbar'
Ŝi rajdis kun karo cigana.

Hieraŭ ŝi kuŝis sur pluma kusen'
Kun silka kovril' diafana,
Ĝi nokte sur nuda-kruda ter'
Ŝi kuŝas kun amo cigana.

la_fajfanta_cigano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)