Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fina_venko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La Fina Venko

Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoEurope

Origina titolo de la kanto: “The Final Countdown”.

La VIPoj preparis tiun tekston por la Somera Esperanto-Studado (SES) 2013 en Martin (Slovakujo), kie ili prezentis ĝin dum la internacia vespero.

Teksto

Alvenis la tago
de verda stelo
Nun montras la sago
al tera ĉielo
La pacbatalantoj iras
kun unu cel' (unu cel')
Ni marŝas laŭ Himno de EsperHe

Refreno:

Jen la fina venko!
La fina venko!

La tuttera paco
tra verdarmeo
kaj lingva kuraco
de monda pereo
Homaro ekvivas en am'
kaj sen milit' (sen milit')
Ni dankas al sankta onklo Zam'

Refreno:

Jen la fina venko!
La fina venko!
La fina venko!
Ooooh…

(gitara solo)

Refreno:

Jen la fina venko!
Hooo, la fina venko!
La fina venko!
La fina venko (fina venko)

Refreno:

Hooo, jen la fina venko!
Alvenis la tago
La fina venko!
Ni dankas al Zam'
Jen la fina venko
la_fina_venko.1374872597.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)