Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_fina_venko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La Fina Venko

Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoEurope

Origina titolo de la kanto: “The Final Countdown”.

La VIPoj preparis tiun tekston por la Somera Esperanto-Studado (SES) 2013 en Martin (Slovakujo), kie ili prezentis ĝin dum la internacia vespero. Duan fojon prezentis ĝin Gunnar sole dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2013 en Tiszafüred (Hungarujo).

Ekzistas similnoma kanto “La fina venk'” de i.d.c..

Teksto

Alvenis la tago
de verda stelo
Nun montras la sago
al tera ĉielo
La pacbatalantoj iras
kun unu cel' (unu cel')
Ni marŝas laŭ Himno de EsperHe

Refreno:

Jen la fina venko!
La fina venko!

La tuttera paco
tra verdarmeo
kaj lingva kuraco
de monda pereo
Homaro ekvivas en am'
kaj sen milit' (sen milit')
Ni dankas al sankta onklo Zam'

Refreno:

Jen la fina venko!
La fina venko!
La fina venko!
Ooooh…

(gitara solo)

Refreno:

Jen la fina venko!
Hooo, la fina venko!
La fina venko!
La fina venko (fina venko)

Refreno:

Hooo, jen la fina venko!
Alvenis la tago
La fina venko!
Ni dankas al Zam'
Jen la fina venko

En June kaj kune

La Fina Venko aperas en la muzikalo June kaj kune kun plejparte ŝanĝita teksto. Ĝin kantas 'Simon' kaj 'Martine':

Teksto

Si: Alvenis la tago de granda ludo
Nun montras la sago al unu konkludo
La pacbatalantoj iras por unu cel’ (unu cel')
Al kiu teamo iros trofe’?

Si+Ma: Ĝis la fina venko!
La fina venko!

Ma: Teamoj batalas en ludotago
Dediĉo nun gravas al sukcesa ago
Por kiu gajnos ludojn plej, eterna glor’ (eterna glor’)
Nur la plej bona meritas ĝin!

Si+Ma: Ĝis la fina venko!
La fina venko!
La fina venko!
Ooooh…

la_fina_venko.1661851243.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)