Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_floroj_de_l_gxardeno

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La floroj de l'ĝardeno

Teksto

La floroj de l'ĝardeno jam longe dormas nun,
balancas siajn kapojn sub la brilanta lun'.
En sonĝo tremas la tili', murmure flustras ĝi:
dormu nun, dormu nun fileto dormu nun!

La birdoj dolĉe kantis, dum brilis bela sun’
sed ili jam kuŝiĝis en siajn nestojn nun.
Aŭdiĝas grilĉirpado nur, ekdormis la natur',
Dormu nun, dormu nun, fileto dormu nun!

La dormigulo kaŝe spionas tra l'fenestret',
ĉu ie ne jam kuŝas en lito infanet',
Kaj maldormantan tie ĉi dormigas sorĉe li.
Dormu nun, dormu nun, fileto dormu nun!

Foriru dormigulo, ĉar dormas nia fil':
li fermis la okulojn, ripozas en trankvil'.
Sed morgaŭ min la bluokul' salutos de l'karul'.
Dormu nun, dormu nun, fileto dormu nun!

la_floroj_de_l_gxardeno.1288364711.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)