Esperanta teksto | Krysztof Daletski (revizita de Rudolf Fischer) |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Es fiel ein Reif in der Frühlingsnacht |
Traduko de la germana popolkanto el la 19a jarcento. La aŭtoro de la originala teksto kaj muziko estas nekonata.
La frosto falis en printempnokt'.
Ĝi falis sur bluajn floretojn:
La floroj forvelkis, sekiĝis.
Junulo amis knabinon.
Forkuris sekrete de hejme la du:
Ne sciis patrino nek patro.
Vagadis ili tra la mond',
Nek trovis feliĉon nek stelon:
Pereis ili, for mortis.
Floretoj bluaj sur la tomb'
brakumas sin kiel la du en la tomb':
Ne ilin la frosto velkigas.