Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Esperanta teksto | Krysztof Daletski (revizita de Rudolf Fischer) |
---|---|
Tipo | traduko |
Traduko de la germana kanto “Es fiel ein Reif in der Frühlingsnacht”. La aŭtoro de la originala teksto kaj muziko el la 19a jarcento estas nekonata.
La frosto falis en printempnokt'.
Ĝi falis sur bluajn floretojn:
La floroj forvelkis, sekiĝis.
Junulo amis knabinon.
Forkuris sekrete de hejme la du:
Ne sciis patrino nek patro.
Vagadis ili tra la mond',
Nek trovis feliĉon nek stelon:
Pereis ili, for mortis.
Floretoj bluaj sur la tomb'
brakumas sin kiel la du en la tomb':
Ne ilin la frosto velkigas.