Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gildo_festas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La gildo festas

TekstoRené de CLERQ
MuzikoEm. HULLEBROOCK
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Dum gilda ĝoj’, dum gilda fest’
vi kial sidas en la nest’
kaj librojn nur trastudas?
Saĝeco kuŝas en pokal’,
jen la plej taŭga vivmoral’,
vi tiel ne konkludas.

Pokala ŝaŭm’, pokala bru’;
amikoj, gaje kun ĝu’
la lipojn nun al glaso’
Kaj kiu studas laŭ rutin’;
per akvo saturigu sin,
samkiel la anaso!

En buŝo fumas la pipet’,
kaj ŝvebas en la kabared’
studentaj bonodoroj.
Amanto de l’pergamen’
jam baldaŭ iĝos specimen’
kun pergamenkoloroj!

Dum gilda fest’, dum gilda ĝoj’,
ektintu glas’ je lasta foj’
kaj svingu ni la ĉapon.
Kun seka gorĝ’ jam studemul’,
ja ronkdormanto, per formul’
turmentas sian kapon.

Rekantaĵo:

Li de biero ne ŝatant’,
de rava kanto ne ĝuant’,
de belknabino ne kisant’!
Vivu glas’, Vivu kor’! vivu kant’!
la_gildo_festas.1266878507.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)