Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_injo_potencigxas

La Injo Potencigxas

Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (Ero el la muzikalo “Evita”)
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Junie de la jaro kvardek tri en la land'
Okazis puĉ' gvidata la GOU-band' -
Por regi ĝi baloton ne bezonas.
Ekregis sociordo de teruro kaj pun',
Ja similis ili iom al Atilo la Hun',
Nur bomb' aŭ du - neniu plu rezonas!

Jes!
Nur obus' - kaj la registar' falas for!
Hip hura!
Foriĝu sen spur'! Ĝis la!
Ek al la mur'! Jes, ja!
Kia granda plezur'!
Se mortas demokrati' - do regu tanka teror'!

La injo potenciĝas, ŝia cel' estas fam',
Do jen - krom kinofilmoj helpos memreklam':
La plej rapida kresk' de post Cindrulino!
Ŝi ĉion fuŝas, sed amikojn havas ja ŝi,
Kaj karier' dependas nur de tio, ĉu vi
Divenos, kiun helpos la destino.

Jes!
Nur obus' - kaj la registar' en agoni'!
Hip hura!
Foriĝu sen spur'! Ĝis la!
Ek al la mur'! Jes, ja!
Kia granda plezur'!
Kaj jen la firegistar', meritata de ni…

En l' ombro de la prezident' sen movo, sen son'
Komplotojn kaŝe partoprenis unu person':
Jen kolonel' Juan Peron, diktator' en futuro.
L' karieron li komencis iam en Itali'
Do Mussolini ion ja instruis al li,
Mi pensas, nin atendas la samaj torturoj.

Jes!
Sola paf' - kaj verŝiĝas larmiga gas'!
Hip hura!
Vanas jam kondolenc'! Kuru!
Terorista atenc'! Sed pura,
Restis la konscienc'!
Peron embuskis ĝis fortun-okaz'.

Jes!
Kaj tertrem' subite skuis l' urbon' San Juan!
Ho dio!
Frakas' kaj tortur'! Krio!
Ĉiuj for de la mur'! Sed tio
Estis bona aŭgur'!
La tragedi' - la ora ŝanc' por Peron…

Li okazigis la koncerton kun granda saĝ'
Por helpi al l' viktimoj - ege luksa aranĝ',
Steluloj, ravo! La pompec' superis revojn.
Okazis tio l' dudek duan de januar'
De l' memorinda jar' mil naŭcent kvardek kvar:
Peron ĉi-nokte trovis por si Eva-n…
L' unuan fojon li renkontis Eva-n…

la_injo_potencigxas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)