Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kanto_de_l_flandraj_migrantoj

La kanto de l’flandraj migrantoj

TekstoVan DAELEN
MuzikoKarel CANDAEL
E-tekstoJan Van SCHOOR

Teksto

Bonfarta staras jen, kun sak’
Sur dors’, en Flandroland’,
Baston’ en man’, malprema vest’,
Marŝpreta la migrant’.
Li marŝas sur vivovoj’,
Kun ĝojo en la kor’.
La flago flirtas en la vent’,
Junec’ estas trezor’.

Fiere esplormarŝas li
Ĝis fora marorand’.
Utilon ekkomprenas li
De sci’ pri propra land’;
De scio propra pri popol’,
La lingvo, histori’,
Subprem’ minaca kiel nub’.
Kun am’ lernadas li.

la_kanto_de_l_flandraj_migrantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)