Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kanto_de_l_laboro

La kanto de l’ laboro

TekstoH. C. Hansen
Esperanta tekstoH.E.J.

Teksto

El foraj jarmiloj sonadas la ĥor',
en ritmoj grandegaj, profunda sonor',
Ĝi sonis el ŝtona hakil' en arbar',
kantetis el ligno por simpla ilar',
en ritmoj de ĝi venis viv' kaj humor',
en la kanto, la kant' de l’ labor'.

Ĝi zumis kaj zumas el karbotunel'
kaj el metiejoj en daŭra akcel',
en bru' de maŝinoj en hal' de fabrik',
en ŝaŭma turniĝo, helica efik'.
Ĝi tonas al vi dum la tag' kaj la hor',
nia kanto, la kant' de l' labor'.

En brua obtuz' de fervoja rapid',
en siblo de forta vaporo en brid',
sub arkoj de pont' en giganta konstru',
kaj en la minejaj eksplodo kaj bru',
ĝi muĝas, susuras dum ĉiu taghor',
nia kanto, la kant' de l’labor'.

la_kanto_de_l_laboro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)