Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kesto_de_viskio

La kesto de viskio

Teksto

Elbuŝigi blagojn hodiaŭ ĉesis mi,
staras mi kun pendkravat' sur kesto de viski'
staras mi kun la kolzon' kiel stalhundaĉ'
la maŝon mi akiris laŭ homamasa plaĉ'

Forigu jam la keston por ĝenerala ĝoj'
ŝtuparo longas al ĉiel' kaj malproksima voj'
al brando surĉiela sekiĝis mia kol'
forigu jam la keston por ke mi estu for

Se mi havus kestojn de l'fortrinkita brand'
domon mi konstruus tuj kaŝite ĉe mondrand'
domon mi konstruus tuj, rigardus al ekster'
kaj drinkus tie Billy kaj drinkus tie Ben

Se vi, knab', ne vivus senĉese en konflikt'
certe ne afliktus vin tiu ĉi verdikt'
vi trankvile povus nur ĝoji pri l'trinkaĵ'
nepre vi ne havus la kolon en la maŝ'

Post kiam vi la keston piede igos for
nur malgranda apertur' postrestos en la kol'
nur malgranda apertur', al morto nur paŝet'
je malgaja fino ne restis eĉ glutet'

la_kesto_de_viskio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)